ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 5 min
200 g da nigra ĉokolado,
5 ovoj,
3 supkuleroj da sukero,
15 cl da likva kremo,
100 g da tranĉitaj migdaloj.
 
Migdala kaj ĉokolada kremaĵo
1
Origu la migdalojn en pato. Fandu en kuirbano la ĉokoladon.
2
Kirlu la ovoflavojn kun la sukero ĝis ŝaŭmiĝo, aldonu la kremon kaj la fanditan ĉokoladon.
3
Miksu kaj kuiru dolĉe, konstante kirlante, ĝis plidensiĝo. Aldonu duonon de la migdaloj kaj lasu malvarmiĝi.
4
Firmŝaŭmigu la ovoblankojn kaj delikate enmiksu ilin en la kremon. Metu en la fridujon.
5
Antaŭ ol surtabligi dissemu la restantajn migdalojn.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".