ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 55 min
350 g da fazeoloj,
1 kg da kukurbetoj,
1 dika cepo,
2 tomatoj,
4 supkuleroj da olivoleo,
4 supkuleroj da panraspaĵo,
salo, pipro.
 
Vegetara kasuleto
1
Metu la fazeolojn kaj la cepon en grandan kaserolon kaj kovru per malvarma akvo. Kuiru dum proksimume 30 min.
2
Stufu la tranĉitajn kukurbetojn en marmito. Aldonu la kubetigitajn tomatojn. Kuiru dolĉe dum 10 min.
3
Provizu buterumitan teran muldilon per sinsekvaj tavoloj de legomoj kaj fazeoloj. Dissemu panraspaĵon kaj iom da margarino. Origu 15 min en varma forno.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".