ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 40 min
Kuirado: 25 min
200 g da anĉovoj,
1 kg da terpomoj firmaj,
3 dl da olivoleo,
3 ovoj,
3 tomatoj,
50 g da hakita petroselo,
1 citrono,
vinagra saŭco.
 
Anĉova salato
1
Sensaligu la anĉovojn en akvo (ŝanĝu 4 aŭ 5 foje la akvon). Eventuale forprenu la fiŝostojn. Malmolige kuiru la ovojn.
2
Kuiru la terpomojn (kun la haŭto). Senhaŭtigu, dike distranĉu kaj kondimentu per la vinagra saŭco.
3
Metu la terpomojn en pladon. Kuŝigu sur ilin la anĉovojn kvadrate. Dissemu unu hakitan malmolan ovon kaj petroselon.
4
Ĉirkaŭe alternigu tomatopecojn, eltranĉaĵojn de citrono kaj kvaronojn de ovoj. Verŝu fluete la olivoleon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".