ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Ripozo: 1 h
Kuirado: 30 min
500 g da faruno,
125 g da mola butero,
1 glaso da akvo,
2 pinĉaĵoj da salo,
4 pomoj,
2 saketoj da vanilita sukero,
4 supkuleroj da bruna rumo,
10 g da gisto,
1 ovoflavo.
 
Poma krustokuko
1
Misku la giston kaj la farunon. Kubetigu la buteron en la farunon kaj knedu por obteni grajnecan paston. Aldonu la akvon por elastigi ĝin kaj formu du globojn. Ripozigu ilin dum 1 h.
2
Senŝeligu kej senkernigu la pomojn. Maldike tranĉu ilin. Aldonu la vanilitan sukeron kaj la rumon. Bone miksu.
3
Platigu la du globojn por fari 5 mm dikajn diskojn. Metu la unuan en buterumitan muldilon kaj verŝu la pomojn sur ĝin. Kovru per la dua disko. Piku ĝin per forko kaj origu per ovoflavo. Aldonu kubetojn da butero, iom da sukero kaj eventuale pomsukon.
4
Enfornigu je 180 °C dum 30 min.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".