ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 1 h
Kuirado: 2 h 30 min
800 g da fazeoloj,
4 dikaj cepoj,
4 karotoj,
2 tomatoj,
3 ajleroj,
5 kariofiloj,
500 g da porka kolaĵo (aŭ supra dorsaĵo),
200 g da lardo,
300 g da lardhaŭto,
600 g da tuluzaj kolbasoj,
50 g da ansera graso,
timiano, laŭrofolioj,
salo, pipro.
 
Mongetada
1
Senŝeligu karotojn ajlerojn kaj cepojn. Metu la fazeolojn en marmiton kun lardo kaj lardhaŭto. Kovru per malvarma akvo. Aldonu 2 karotojn kaj 2 cepojn pikitajn per kariofiloj, hakitan ajlon kaj la herbojn. Kuiru lante 1 h.
2
Dumtempe pecetigu la viandon (krom la kolbasoj) kaj origu ĝin en alia marmito kun la ansera graso (aŭ butero). Pecetigu la restantajn karotojn kaj cepojn. Aldonu ilin kaj la tomatojn al la viando. Kovru kaj kuiru lante (40 min). Eventuale aldonu iom da akvo.
3
Kuiru en la forno la tuluzajn kolbasojn.
4
Elgutigu la fazeolojn kaj konservu la buljonon. En gratenmuldilo metu sinsekve~: duonon de la lardhaŭto, duonon de la fazeoloj, la viandon, duonon de la fazeoloj, la restantan lardhaŭton kaj la kolbasojn. Aldonu unu glason de la buljono.
5
Enfornigu 45 min je 160 °C. Ĉiujn 15 min rompu la kruston kiu formiĝis kaj aldonu iom da buljono. Surtabligu tuj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".