ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 45 min
Kuirado: 15 min
250 g da maiza semolo,
1 l da lakto,
1 dl da ĉerizbrando (laŭeble),
300 g da sukero,
300 g da bona ĉeriza marmelado,
100 g da makaronoj,
50 g da butero.
 
Millas kun ĉerizoj
1
Antaŭvarmigu la fornon.
2
Boligu la lakton kun 100 g da sukero. Pluve verŝu la semolon kaj kuiru ĝis plidensiĝo (proksimume 2 min). Aldonu la ĉerizbrandon.
3
Metu duonon de la pasto en buterumitan gratenan pladon. Aldonu la ĉerizan marmeladon kaj kovru per la alia duono de la pasto. Dispremu la makaronojn kaj dissemu sur la surfacon.
4
Aldonu kubetojn da butero kaj gratenigu en varma forno.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".