ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 2 h
200 g da ŝinko,
400 g da porkoplekaĵo,
3 supkuleroj da ansera graso (laŭeble),
2 tigoj da plata petroselo,
1 tigo da timiano,
1 laŭrofolio,
100 g da blankaj fazeoloj,
400 g da terpomoj,
400 g da karotoj,
200 g da napoj,
2 poreoj,
1 cepo,
1 verda brasiko,
2 ajleroj,
salo kaj pipro.
 
Bearna supo
1
En premmarmiton metu ŝinkon, porkoplekaĵon kaj la herbojn. Kovru per 2,5 l da akvo kaj aldonu la pipron. Boligu, senŝaŭmigu, kovru la marmiton kaj boligetu dolĉe dum 1 h.
2
Dumtempe preparu la legomojn (krom la brasiko). Senŝeligu kaj lavu la terpomojn, karotojn, napojn kaj poreojn. Senŝeligu ankaŭ la cepon kaj ajlon. Pecetigu ĉiujn tiujn legomojn.
3
Forprenu la eksterajn foliojn kaj la stumpon de la brasiko. Lavu ĝin zorge, forprenu la dikajn ripojn kaj fajne rimenigu. Brogu la rimenojn 3 min en bolanta saligita akvo. Elgutigu ilin kaj lavu sub malvarma akvo. Elgutigu denove.
4
Post unuhora kuirado de la viando, aldonu la fazeolojn kaj ĉiujn legomojn (krom la brasiko). Kovru kaj kuiru dolĉe dum 40 min. Aldonu la brasikon kaj la anseran grason. Plukuiru 20 min.
5
Antaŭ ol surtabligi, tranĉu la viandon.
 
Laŭtradicie oni aldonas 30 min antaŭ la fino de la kuirado konfititajn femuraĵojn de ansero.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".