ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 6 homoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 20 min
5 oranĝoj (ne ¶emie traktitaj),
1 pampelmuso,
2 supkuleroj da mielo,
10 cl da grenadina siropo,
1 tekulero da oranĝflora akvo.
 
Oranĝa salato
1
Ĝiskarne senhaŭtigu la pampelmuson, konservante la sukon. Senŝeligu la oranĝojn kaj ĝiskarne senhaŭtigu ilin, konservante la sukon. Miksu ambaŭ sukojn kun mielo kaj oranĝflora akvo.
2
Fajne tranĉu la oranĝoŝelojn. Brogu ilin en bolanta akvo. Kuiru ilin en la grenadina siropo ĝis konfitiĝo.
3
Metu la fruktojn en salatujon, aspergu per la suko kaj dissemu la konfititajn ŝelojn. Lasu en la fridujo antaŭ ol surtabligi.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".