ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 50 min
8 pecoj de kokido (1,6 kg),
2 cepoj,
3 ajleroj,
800 g da tomatoj,
2 verdaj paprikofruktoj,
2 ruĝaj paprikofruktoj,
4 supkuleroj da olivoleo,
360 g da rizo,
1 tigo da timiano,
3 laŭrofolioj,
4 tigoj da petroselo,
20 cl da blanka vino,
salo, pipro.
 
Kokido laŭ vaska maniero
1
Senŝeligu kaj haku cepojn kaj ajlon. Lavu la tomatojn kaj paprikofruktojn, forprenu la pedunklojn. Brogu la tomatojn 10 seken bolanta akvo por ilin senŝeligi. Sengrajnigu tomatojn kaj paprikofruktojn, ankaŭ forprenu la blankajn filamentojn de la paprikofruktoj. Fajne rimenigu ilin.
2
En marmito varmigu la oleon. Enmetu la saligitajn kaj pipritajn pecojn de kokido. Origu ilin, senĉese turnante. Kovru la marmiton kaj kuiru dolĉe 15 min, poste elprenu la flugilojn kaj blankaĵojn kaj plukuiru la femuraĵojn 5 min.
3
Elprenu la viandon el la marmito, anstataŭigu ĝin per cepoj. Kuiru dolĉe 3 min, konstante kirlante, aldonu la ajlon kaj paprikofruktojn. Post 3 min, aldonu ankoraŭ la tomatojn, salon, pipron kaj herbojn. Kuiru dolĉe 10 min, kun kovrilo. Verŝu la blankan vinon sur la legomojn, kovru kaj boletigu 10 min.
4
Kuiru la rizon en saligita akvo. Surtabligu por la vegetaranoj la rizon kun la legoma saŭco; por la aliaj remetu la viandon en la saŭco kaj revarmigu ĝin dum 5 min.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".