ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 30 min
Ripozo: 1 h
Kuirado: 50 min
600 g da faruno de kompleta tritiko,
400 g da faruno de kompleta sekalo,
500 ml da varmeta akvo,
40 g da freŝa biergisto,
200 g da saŭrkraŭto,
1 tekulero da kumino,
1 tekulero da salo,
1 tekulero da sukero.
 
Saŭrkraŭta pano
1
Metu ĉiujn farunojn en grandan pelvon. Enpremu kavon.
2
Likvigu la giston en 100 ml da akvo. Metu ĝin en bovlon kun iom da faruno por fari antaŭpaston. Ripozigu ĝin kovritan dum 15 min.
3
Kunmetu antaŭpaston kaj farunon. Aldonu unu post la alia akvon, saŭrkraŭton, kuminon, salon kaj sukeron. Knedu vigle la paston kaj ripozigu kovrite dum 30 min. Knedu ankoraŭfoje kaj ripozigu 30 min pli.
4
Baku la panon en antaŭvarmigita forno je 200-250 °C ĉirkaŭ 50 min, ĝis la pano estas orbruna.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".