ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 20 min
1 cepo,
110 g da butero,
770 g da ladsaŭrkraŭto,
340 g da ladananaso en pecoj,
1 freŝa bulko de tritiko,
2 freŝaj bulkoj de sekalo,
2 ovoj,
2 ovoblankoj,
salo, pipro.
 
Ananasa saŭrkraŭto
1
Senŝeligu la cepon, kubetigu ĝin kaj subrostu en 60 g da butero. Aldonu saŭrkraŭton kaj stufu ĝin.
2
Aldonu la elgutigitajn ananasojn kaj miksu ĉion. Verŝu en suflean muldilon.
3
Kubetigu la bulkojn. Enmiksu salon, pipron kaj ovoflavojn. Firmŝaŭmigu la ovoblankojn kaj delikate aldonu ilin al la bulkokuboj.
4
Ŝmiru la miksaĵon sur la saŭrkraŭto. Aldonu buterfloketojn kaj metu en antaŭvarmigita bakforno je 200 °C dum 20 min.
 
Oni surtabligas tuj, kiam la sufleo estas orbruna.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".