ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Maceriĝo: 1 h
Ripozo: 2 h
Kuirado: 1 h
Spicitaj vinberoj 
80 g da sekaj vinberoj,
20 cl da Gewurtztraminer,
30 g da bruna sukero,
1/2 cinama bastono,
1 pinĉaĵo da kardamomo.
Pasto 
400 g da faruno,
50 g da kakao,
40 g da biergisto,
30 g da sukero,
1 pinĉaĵo da sukero,
1 ovo + 2 ovoflavoj,
200 g da butero,
20 cl da lakto,
20 migdaloj,
10 g da glazuro.
Kremaĵo 
75 cl da lakto,
3 ovoflavoj freŝaj,
7 supkuleroj da sukero,
2 supkuleroj da maiza amelo.
 
Ĉokolada kuglofo kun spicitaj vinberoj
 
Vinberoj
1
Malforte varmigu vinon, sukeron kaj spicojn (ne boligu). Aldonu la vinberojn. Kuiru malforte 3 min kaj lasu maceriĝi dum 1 h.
 
Kuglofo
2
Faru fermenton per duono de la varmeta lakto kaj la biergisto. Metu en ujon farunon, fermenton, ovojn kaj ovoflavojn. Knedu, aldonante la reston de la lakto, la moligitan buteron kaj la bone elgutitajn vinberojn. Lasu ŝveliĝi dum 1 h en varma ejo.
3
Buteru kuglofan muldilon. Metu migdalon en ĉiun kanelon. Duonplenigu la muldilon per la pasto. Lasu ŝveliĝi ankoraŭ dum 1 h.
4
Enfornigu 45 min je 180 °C. Post kuirado elmuldiligu la kuglofon. Lasu malvarmiĝi kaj superŝutu glazuron antaŭ ol surtabligi.
 
Kremaĵo
5
Boligu la lakton.
6
Bone miksu sukeron kaj maizan amelon. Aldonu la ovoflavojn kaj ŝaŭmigu. Aldonu iom post iom la varman lakton.
7
Remetu en la kaserolon kaj malrapide kuiru ĝis la kremo iomete densiĝas. Ne boligu.
 
Oni surtabligas la malvarmiĝintan kremaĵon kun la kuglofo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".