ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 40 min
1 rompiĝema pasto,
2 l da mituloj,
1 glaso da blanka vino (alzaca),
1 dika hakita cepo,
3 ovoj,
75 g da densa kremo,
1 supkulero de hakita petroselo,
pipro.
 
Mitula kiŝo
1
Buterumu tortmuldilon kaj ŝmiru la paston en ĝin. Pikumu la paston per forko.
2
Forte varmigu la mitulojn kun vino kaj cepo por malfermi ilin. Poste prenu ilin el la konkaĵo kaj metu ilin sur la paston.
3
Kirlu kune la ovojn, kremon kaj petroselon. Aldonu pipron kaj verŝu sur la mitulojn.
4
Kuiru en la forno je 200 °C dum 30-40 min.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".