ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 10 min
500 g da kruda saŭrkraŭto,
3 karotoj,
4 terpomoj kuiritaj,
3 malmolaj tomatoj.
Saŭco 
6 supkuleroj da oleo,
2 supkuleroj da vinagro,
1 supkulero da dolĉa mustardo,
4 kukumetoj,
1 hakita ŝaloto,
salo, pipro.
 
Kruda saŭrkraŭta salato
1
Rapide lavu la saŭrkraŭton kaj malinterplektu ĝin. Bone premu por elgutigi.
2
Miksu la ingrediencojn de la saŭco. Verŝu duonon de ĝi sur la saŭrkraŭto. Miksu kaj metu en kavan pladon.
3
Raspu la karotojn. Distranĉu la terpomojn kaj la tomatojn. Superŝutu per la restanta saŭco.
 
Oni povas lasi ĝin en fridujo antaŭ ol surtabligi, sed ne tro longe ĉar akvo elfluus. Oni povas aldoni frankfurtajn kolbasojn aŭ cervelason.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".