ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Ripozo: 1 h
Kuirado: 15 min
500 g da faruno,
60 g da butero,
2 ovoj,
25 g da biergisto,
25 cl da lakto,
frukta kompoto.
 
Vaporbuloj
1
Metu en ujon la farunon, salon, ovon kaj buteron. Solvu la biergiston en duono de la varmeta lakto. Verŝu ĝin en la ujon. Knedu la paston. Aldonu iom post iom la reston de la lakto kaj knedu ĝis la pasto ne plu gluiĝas ĉe la ujo (laŭnecese aldonu iomete da faruno).
2
Per manoj farunitaj prenu etajn kvantojn el la pasto. Formu malgrandajn bulojn. Metu ilin sur farunitan tabulon kaj lasu ŝveliĝi (dum 1 h).
3
Boligu akvon en malgranda kaserolo. En fergisan kaserolon verŝu iomete da oleo. Enmetu la bulojn (4 aŭ 5 laŭ la grandeco de la ujo) kaj 10 cl da bolanta akvo. Fermu tuj.
4
Lasu kuiri 10 min, por ke la vaporo eliru. Malfermu la ujon, turnu la bulojn, aldonu denove 10 cl da bolanta akvo kaj lasu kuiri 5 min ĝis vi aŭdas krakon.
5
Deprenu la vaporbulojn.
 
Oni manĝas la vaporbulojn akompanatajn per frukta kompoto.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".