ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 35 min
1 rompiĝema pasto,9 cepoj,150 g da sekaj vinberoj,2 ovoj,25 cl da densa kremo, zingibro, kardamomo, cinamo.
Salato 
1 batava laktuko,fromaĝo (grujero aŭ simila),
1 cepo,3 supkuleroj da oleo,2 supkuleroj da vinagro, salo, pipro.
 
Cepa kaj vinbera kiŝo kaj ties salato
1
Senhaŭtigu kaj haku la cepojn. Metu la paston en buteritan muldilon. Pikumu ĝin per forko. Superŝutu la cepojn kaj la vinberojn.
2
Kirlu kune ovon, kremon kaj la spicojn. Nepre ne aldonu salon aŭ pipron. Verŝu sur la cepojn kaj vinberojn.
3
Kovru ĝin per alumina folio por ke ĝi ne brulu. Kuiru en varma forno (180 °C) duonhore.
4
Dume lavu kaj sekigu la salaton. Tranĉu 2-3 cm longajn kaj 0,5 cm dikajn bastonetojn el fromaĝo. Faru saŭcon per la oleo, vinagro, salo, pipro kaj hakita cepo.
 
Oni surtabligas la kiŝon kun la salato surŝutita de saŭco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".