ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 40 min
400 g da ladsaŭrkraŭto,
1,5 l da buljono,
1 tekulero da kumingrenoj,
1 aŭ 2 cepoj,
6 supkuleroj da butero,
3 supkuleroj da faruno,
6 tranĉaĵoj de malnova pano,
1 branĉo da petroselo.
 
Saŭrkraŭta supo
1
Metu la saŭrkraŭton kun la buljono en kaserolon. Aldonu kuminon kaj kuiru mezvarme dum 30 min kun kovrilo.
2
Senŝeligu kaj kubetigu la cepojn. Subrostu ilin kun 3 kuleroj da butero. Aldonu farunon kaj lasu ĝin blondiĝi. Aldonu iom da buljono kaj verŝu ĉion en la supon. Kuiru ĝis la supo kunteniĝu.
3
Kubetigu kaj subrostu la panon en la restanta butero. Lavu, elgutigu kaj dike haku la petroselon.
4
Aldonu en la supon kremon, salon, pipron kaj iom da sukero.
 
Oni surtabligas la supon kun la petroselo kaj la pankubetoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".