ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 5 min
6 piroj,
1/2 l vanila glaciaĵo (se eble),
1 supkulero da pira brando,
50 g da butero.
Saŭco 
10 cl da lakto,
  45 g da kakao,
  100 g da sukero,
  5 cl da kremo.
 
Ĉokoladaj piroj
1
Varmigu la lakton, sukeron kaj kakaon en kaserolo. Ĵus antaŭ ekbolo ĉesu la kuiradon kaj enverŝu kremon. Kirlu kaj lasu malvarmiĝi.
2
Senŝeligu la pirojn kaj forigu la kernojn. Tranĉu la pirojn en 12 pecojn.
3
Subrostu ambaŭflanke la pirojn en butero kaj eldonu laŭeble la brandon.
4
Metu en ĉiun teleron iom da saŭco, la pirajn pecojn en korolo kaj globon da glaciaĵo en la centro. Surtabligu tuj.
 
Se oni ne havas sufiĉe da tempo, oni povas uzi enladigitajn pirojn. Tiukaze ne necesas subrosti ilin.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".