ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 35 min
Kuirado: 35 min
500 g da saŭrkraŭto,
30 g da margarino,
2 tasoj da akvo,
3 laŭrfolioj,
40 g da butero,
250 g da rizo,
5 dl da saligita akvo aŭ legombuljono,
12 cm da ĉorizo,
2 cepoj,
250 g da hakita viando (bova+porka) krom en la vegetarana gratenaĵo,
250 ml da likva kremo,
150 ml da densa kremo,
6 supkuleroj da panraspaĵo,
salo, pipro.
 
Riza kaj saŭrkraŭta gratenaĵo
1
Fandu duonon de la margarino en kaserolo. Aldonu saŭrkraŭton, laŭron, akvon, salon kaj pipron. Kuiru sen kovrilo ĝis la tuta akvo estos sorbita (45 min).
2
Kuiru la rizon en bolanta buljono dum 15-20 min. Elgutigu.
3
Haku la cepojn. Subrostu en pato kun margarino dum 5 min. Aldonu hakitan viandon, salon, pipron kaj kuiru 10 min. Aldonu ĝin al la rizo.
4
Senhaŭtigu kaj distranĉu la ĉorizon 4 mm dike. Miksu likvan kaj densan kremon.
5
Antaŭvarmigu la fornon je 220 °C. Buterumu gratenmuldilon. Enmetu sinsekve jenajn tavolojn: duono de la saŭrkraŭto, rizo kun viando kaj duono de la kremo, ĉorizaj eltranĉaĵoj, alia duono de la saŭrkraŭto, alia duono de la kremo, panraspaĵo kaj butero.
6
Kuiru 25-35 min je 220 °C, ĝis la gratenaĵo oriĝos.
 
Oni surtabligas la gratenaĵon varma.
 
Tiu gratenaĵo ankaŭ bongustas sen viandaĵo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".