ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 10 min
1 kg da freŝaj dikaj ĉampinjonoj,
75 cl da lakto,
1 supkulero da citronsuko,
1 supkulero da maiza amelo,
eventuale kremo,
salo, pipro, muskato.
 
Ĉampinjona ŝaŭmaĵo
1
Lavu la ĉampinjonojn. Disigu la 12 plej grandajn kapojn. Malrapide brogu ĉiujn en la lakto salita kaj spicita dum 10 min.
2
Elgutigu la ĉampinjonojn. Konservu la 12 kapojn en varma ejo. Metu la ceteron en miksaparaton kun citronsuko kaj maiza amelo. Miksu fajne. Eventuale aldonu kremon.
3
Metu la kaĉon en la varmajn kapojn. Surtabligu tuj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".