ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
250 g da kaŝtankaĉo,
100 g da nigra ĉokolado,
20 cl da likva kremo,
2 ovoblankoj,
75 g da glazuro.
 
Kaŝtan-ĉokolada ŝaŭmaĵo
1
Fandu la ĉokoladon en kuirbano. Miksu en bovlo kun kaŝtankaĉo kaj kremo.
2
Ŝaŭmigu la ovoblankojn. Aldonu glazuron kaj firmŝaŭmigu ĝis la ŝaŭmo estas brila. Delikate miksu ĝin al la kaĉo.
 
Oni povas ornami per konfititaj kaŝtanoj aŭ kafogrenoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".