ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Saŭrkraŭta kaj Kiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 45 min
20 sekaj prunoj,
1,2 kg da porkolumbaĵo,
50 g da seka spickuko,
2 kardamomgrenoj,
1 supkulero da oleo,
2 cepoj,
500 g da acidaj pomoj,
50 g da sekaj vinberoj,
25 cl da ruĝa vino (ekz. malfrua Burgonja),
2 supkuleroj da bruna sukero,
50 cl da buljono (senvianda,por la vegetaranoj),
500 g da saŭrkraŭto (antaŭkuirita),
salo, pipro, cinamo, kumino.
 
Porko-lumbaĵo kun Holstein Saŭrkraŭto
1
Moligu la sekprunojn en akvo. Forprenu la ostojn de la lumbaĵo, metu ĝin sur tranĉtabulon kun grasa flanko sube.
2
Tondu laŭlonge 3-4 cm profundan fendon, kaj de tie du pliajn fendojn maldekstre kaj dekstre, por naski du poŝojn.
3
Dispremu la spickukon. Aldonu la hakitajn sekprunojn kaj sufiĉe de ties akvo por obteni ne tro molan paston. Senŝeligu kaj pistu la kardamomon kaj aldonu ĝin al la pasto.
4
Plenigu la fendojn en la viando per pruna pasto. Ligu per kuira ŝnuro. Mallonge rostu la viandon en oleo.
5
Antaŭvarmigu la fornon je 250 °C. Senŝeligu unu cepon kaj unu pomon, senkernigu la pomon. Aldonu ilin kun la sekvinberoj al la viando. Stufu kaj verŝu la vinon.
6
Superŝutu per iom da sukero la grasan flankon. Rostu en la forno dum 5 min je 220 °C. Kuiru nekovrite 45 min je 125 °C.
7
Dume brunigu en oleo unu hakitan cepon, la kubetigitajn pomojn kaj la saŭrkraŭton. Aldonu la buljonon kaj la kuminon. Kuiru kovrite dum 40 min je forta varmo.
 
Oni surtabligas la viandon kaj la legomojn kun la kribrita kaj spicita saŭco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".