ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 8 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 10 min
Ripozo: 2 h
300 g da amara ĉokolado,
125 g da butero,
4 ovoflavoj,
100 g da pulvora sukero,
25 cl da likva kremo,
2 supkuleroj da brando Cointreau,
1 skatolo da "kulerbiskvitoj",
100 g da ĉokoladaj rubandetoj.
Siropo 
10 cl da akvo,
100 g da pulvora sukero,
2 supkuleroj da brando Cointreau.
 
Ĉokolada ĉarlotkuko
1
Fandu la ĉokoladon en kuirbano eksterfajre. Enmisku la buteron.
2
En enkuirbana pelvo miksu la ovoflavojn kaj la sukeron kun 2 supkuleroj da akvo. Batkirlu ĝis ŝaŭmiĝo de la miskaĵo. Enmiksu la ĉokoladan preparaĵon. Lasu malvarmiĝi.
3
Preparu siropon. Boligu en kaserolo la akvon kaj la sukeron. Lasu malvarmiĝi. Aldonu la brandon.
4
Firmŝaŭmigu la kremon per elektra batilo. Enmiksu ĝin kaj la brandon en la ĉokoladan preparaĵon.
5
Preparu ĉarlotkukan muldilon de diametro 16 cm. Mergu la biskvitojn en la malvarman siropon. Aranĝu ilin laŭrande en la muldilon.
6
Enverŝu la ĉokoladan preparaĵon. Glatigu la surfacon. Lasu ripozi en fridujo dum 2 h.
7
Mergu la muldilon dum 10 seken ujon plenan je varma akvo. Elmuldigu la ĉarlotkukon sur surtabligan pladon. Ornamu per ĉokoladaj rubandetoj.
 
Oni akompanas tiun ĉarlotkukon per angla kremaĵo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".