ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 2 picoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 5 min
150 g da aveloj,
150 g da sukero,
150 cl da akvo,
200 g da raspita parmezana fromaĝo,
100 g da pistitaj nuksoj,
40 g da rostitaj pistitaj aveloj envolvitaj per karamelo,
2 ovoj,
2 supkuleroj da kremo,
muskatnukso,
salo, pipro.
 
Fromaĝa picogarnaĵo kun nuksoj
1
Rostu la avelojn dum 5 min en forno je 200 °C.
2
Metu la sukeron kaj la akvon en kaserolon. Varmigu ĝis ekbolo. Deprenu el la fajro. Lasu malvarmiĝi.
3
Maldike dishektu la ĵus rostitajn avelojn. Enmiksu en la siropon. Miksu ĝis homogeneiĝo de tiu avela pasto.
4
Kuiru kune la kremon, la ovojn kaj la avelan paston. Aldonu la raspitan fromaĝon kaj la nuksoj. Kuiru kelkajn minutojn.
5
Laŭguste spicu. Verŝu la garnaĵon sur ĵus etenditan picopaston. Lasu la paston ŝveliĝi dum 20 ĝis 25 min.
6
Superŝutu per la rostitaj pistitaj aveloj antaŭ ol enfornigi.
 
Oni surtabligas tiajn picojn kun seka blanka vino.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".