ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 2 picoj
Preparado: 30 min
Ripozo: 20 min
Kuirado: 15 min
350 g da faruno,
150 g da nigra ĉokolado,
15 g da gisto,
20 cl da akvo,
1 supkulero da olivoleo,
1 pinĉaĵo da salo.
 
Picopasto por spicaj garnaĵoj
1
Solvu la giston en la akvon. Fandu la ĉokoladon.
2
Miksu la farunon, la salon kaj la olivoleon. Aldonu la solvitan giston kaj la fanditan ĉokoladon.
3
Energie knedu la paston dum 5 min. Globigu ĝin. Lasu ŝveliĝi dum 15 min.
4
Eligu la aeron el la pasto. Duonigu ĝin. Glatrulumu ĝin ĝis 1 cm da dikeco. Metu la picon sur la iomete grasigitan fornan platon. Lasu ripozi dum 20 ĝis 25 min.
5
Kuiru la picon en mezvarma forno (pli-malpli 225 °C) dum 10 ĝis 15 min.
 
Oni povas aldoni 175 g da pistitaj aveloj kaj nuksoj en la farunon. Per tio oni donas ekzotikan guston al la pico.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".