ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 25 min
50 g da butero,
10 cl da akvo,
80 g da faruno,
3 ovoj,
300 g da spicita terpoma kaĉo,
250 g da lakta ĉokolado,
5 g da salo.
 
Mignonettes
1
Varmigu la akvon, la salon kaj la buteron ĝis ekbolo. Ne lasu boli. Aldonu ekster la fajro en unu fojo la kribritan farunon. Vigle kirlu.
2
Remetu sur fajron por densigi la paston sen ĉesi kirli. Metu la firman paston en pelvon.
3
Batkirlu la ovojn. Enmisku la ovaĵon, unu duonan ovon post la alia. La pasto glatiĝu sen flui.
4
Aldonu en la paston laŭguste spicitan terpoman kaĉon. Enmiksu la fanditan ĉokoladon.
5
Faligu globetojn en oleon por fritado (160 °C). Ne tro garnu la fritujon ĉar la paston multe ŝveligos. Fritu dum 5 min. Elgutigu sur sorbigan paperon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".