ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 8 personoj
Preparado: 35 min
Kuirado: 20 min
Perdita pano 
1 pano de 400 g,
4 ovoj,
80 g da pulvora sukero,
15 cl da lakto,
100 g da butero.
Kompoto 
10 klementinoj,
100 g da pulvora sukero.
Ĉokolada saŭco 
6 cl da lakto,
6 cl da likva kremo,
20 g da pulvora sukero,
60 g da nigra ĉokolado.
 
Perdita pano kun ĉokolado kaj klementina kompoto
 
Saŭco
1
Disrompu la ĉokoladon en pecojn. Metu ĉiujn ingrediencojn en kaserolon kaj varmigu kirlante ĝis ekbolo.
2
Konservu varma en kuirbano.
 
Kompoto
3
Kuiru la klementinojn en vaporbano dum 10 min super bolanta siropo (laŭeble lavende parfumita).
4
Lasu la klementinojn malvarmiĝi. Malplenigu ilin. Deprenu la kernetojn kaj dispremu la pulpon.
 
Perdita pano
5
Prenu 8 pantranĉaĵojn. Distranĉu la kruston.
6
Vigle kirlu la ovojn kaj la sukeron. Aldonu la lakton.
7
En tiun miksaĵon mergu la pantranĉaĵojn ambaŭflanke. Patrostu ilin en tujbolonta butero.
 
Surtabligo
8
Metu en ĉiun teleron unu tranĉaĵon de perdita pano. Surverŝu iom da kompoto. Ĉirkaŭu per fadeno da ĉokolada saŭco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".