ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 45 min
100 g da nigra ĉokolado,
250 ml da lakto,
1 saketo da floka terpoma kaĉo,
4 ovoj,
1 saketo da bakpulvoro,
1 saketo da vanilita sukero,
15 ml da blanka rumo,
1 pinĉaĵo da salo.
 
Terpoma vejnita kuko
1
Verŝu la kaĉajn flokojn en bolanta lakto. Atendu 2 min kaj kirlu. Enmiksu la ovoflavojn. Aldonu la bakpulvoron, sukeron kaj rumon.
2
Firmŝaŭmigu la ovoblankojn. Delikate enmiksu ilin en la preparaĵon.
3
Deprenu la duonon de la pasto. Aldonu la fanditan ĉokoladon.
4
Verŝu en buteritan konfitkukan muldilon, alternante la kolorojn. Kuiru dum 45 min je 200 °C.
 
Oni surtabligas tiun kukon malvarma, kiel antaŭmanĝon, aŭ mezvarma, kun legomoj kaj viandaĵo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".