ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 2 min
1 kverkfolia laktuko,
6 maturaj figoj,
oranĝa ŝelpeceto,
1 dika tranĉaĵo da kruda ŝinko (aŭ 6 tre maldikaj tranĉaĵoj),
20 cl da bulgara jogurto,
3 supkuleroj da aromherboj (drakunkolo, petroselo, ŝenoprazo),
4 supkuleroj da mustardo,
3 ŝalotoj,
salo, pipro.
 
Salato kun figoj
1
Lavu kaj elgutigu la laktukon. Senŝeligu kaj dishaketu la ŝalotojn.
2
Brogu la raspitan oranĝan ŝelpeceton en bolanta akvo dum 2 min. Tralavu ĝin per malvarma akvo.
3
Diskubetigu la ŝinkon. Surmetu ĝin sur la laktukon kun la lavitaj kaj tranĉitaj figoj.
4
Miksu la mustardon, jogurton, salon, pipron, aromherbojn kaj ŝalotojn. Superŝutu la salaton per tiu miksaĵo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".