ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 25 min
125 g da butero,
200 g da sukero,
250 g da blanka faruno,
250 g da raspita nigra ĉokolado,
4 ovoj,
1 saketo da vanilita sukero,
2 tekuleroj da pulvora zingibro,
3 g (1 ĝisrande plena tekulero) da bakpulvoro.
 
Ĉokoladaj kuketoj kun zingibro
1
Kremigu la buteron. Aldonu iom post iom la sukeron, la vanilitan sukeron, la zingibron, la ovojn (unu post la alia), la farunon kaj la bakpulvoron.
2
Enmiksu iom post iom la raspitan ĉokoladon.
3
Verŝu la paston sur buteritan platon (aŭ en unu aŭ du tortmuldilojn) laŭ 2,5 cm da dikeco. Enmetu en antaŭvarmigitan fornon.
4
Kuiru dum 20 ĝis 25 min je 175 °C ĝis 200 °C (grado 6/7).
5
Distranĉu la malvarmiĝintan kukon en kubetojn (4 cm).
 
Oni povas kovri ĉiun kubeton per fandita ĉokolado.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".