ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 45 min
Kuirado: 5 min
330 g da ĉokoladaj rimenpastaĵoj,
50 g da nesukerita kakao,
5 cl da densa kremo,
3 supkuleroj da lakto,
8 oranĝoj,
50 g da pulvora sukero,
1 supkulero da maizoleo (aŭ oleo de vinberaj kernetoj).
 
Ĉokoladaj rimenpastaĵoj kun citrusoj
1
Senŝeligu kaj senhaŭtigu la oranĝojn. Disradie metu po 5 tranĉaĵoj sur ĉiu telero.
2
Boligu 1,5 l da akvo kun la sukero kaj unu supkulero da oleo (kaj eventuale vanila guŝo duone fendita). Enmergu la rimenpastaĵojn kaj kuiru dum 5 min. Elgutigu.
3
Boligu 10 cl da akvo kun la kakao. Ekde ekbolo ĉesigu kuiradon. Enmiksu la kremon kaj la lakton. Vigle kirlu.
4
Surtelerigu pastaĵojn apud la oranĝoj. Superŝutu la tuton per kakaa saŭco.
 
Se oni ne havas ĉokoladajn pastaĵojn, oni povas kuiri freŝajn pastaĵojn kun kelkaj supkuleroj da kakao en la akvo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".