ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 30 min
400 g da natura tinuso,
5 ovoj,
5 supkuleroj da densa kremo,
250 g da raspita fromaĝo,
2 supkuleroj da tomatpureo,
1 supkulero da timiano,
salo, pipro.
 
Tinusa pasteĉo kun fromaĝo
1
Elgutigu kaj mikshaketu la tinuson. Aldonu ĉiujn ingrediencojn. Miksu ĝis homogeneigo.
2
Verŝu en buteritan konfitkukan muldilon. Kuiru dum 30 min je 180 °C.
 
Oni surtabligas tiun pasteĉon mezvarmeta, kun tomatpureo, aŭ malvarma, kun majonezo aŭ vinagrosaŭco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".