ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 35 min
300 g da rompiĝema pasto,
3 piroj en siropo,
125 g da amara nigra ĉokolado,
15 cl da likva kremo,
1 ovo,
1 saketo da vanilita sukero.
 
Torto kun ĉokolado kaj piroj
1
Antaŭvarmigu la fornon je grado 7.
2
Ŝmiru la paston en buteritan tortmuldilon. Zorgu, ke la pasto ne ŝveliĝos dum kuirado (ekz. per alia pli eta muldilo kun sulfatizita papero inter la du). Kuiru la paston dum 15 min en la forno.
3
Disrompu la ĉokoladon. Metu en kaserolon. Surverŝu la kremon. Fandu la tuton sur malforta fajro.
4
Rompu la ovon en bovlon. Aldonu la vanilitan sukeron. Vigle kirlu la miksaĵon.
5
Kiam la ĉokolado estas fandiĝinta, deprenu la kaserolon el la fajro. Kirlante aldonu la ovaĵon.
6
Verŝu la ĉokoladan preparaĵon sur la kuiritan tortfundon. Surmetu la duonigitajn entranĉitajn pirojn disradie. Kuiru dum 20 min je grado 5.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".