ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 45 min
6 femuraĵoj de numido,
60 g da butero,
40 g da sukero,
4 supkuleroj da ŝerea vinagro,
20 g da nigra ĉokolado (minimume 70% da kakao),
1 glaso da bordoza vino,
1 kubo da legoma buljono (karoto, cepo, celerio k.a.).
 
Numido kun ĉokolado
1
En gismarmito subrostu la numidajn pecojn per nukso da butero. Surverŝu unu glason da vino kaj lasu ekboli. Aldonu la legoman buljonon solvitan en 10 cl da akvo.
2
Pretigu karamelon per la sukero kaj unu supkulero da akvo. Kiam ĝi blondiĝas, enverŝu la vinagron kaj la numidan kuirsukon. Densigu sur malforta fajro ĝis duonigo.
3
Dumtempe raspu la ĉokoladon.
4
Vigle kirlu la saŭcon, aldonante alternative iom da butero kaj iom da ĉokolado, ĝis la saŭco fariĝas oleeca. Salu, pipru kaj flankenmetu.
5
Patrostu la numidajn femuraĵojn en oleo (proksimume 5 min ambaŭflanke).
 
Oni surtabligas kun la saŭco (varma sed ne bolanta). Ĉampinjonojn kaj diskubetigitajn terpomojn patrostitajn kun la femuraĵoj oni povas ĝui samtempe.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".