ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 20 min
Refreŝigo: 1 h
2 kukumoj,
3 mezdikaj terpomoj,
10 cl da bulgara jogurto,
1 fasketo da ŝenoprazo,
100 g da butero,
salo, pipro.
 
Kukuma kremaĵo kun ŝenoprazo
1
Fandu la buteron. Aldonu unu dispecigitan kukumon kaj la senŝeligitajn kaj dispecigitajn terpomojn. Kovru per 2 l da akvo. Kuiru sur forta fajro dum 20 min. Salu.
2
Senŝeligu la alian kukumon. Tranĉu ĝin en 6 pecojn laŭ direkto de longo. Sengrajnigu ĝin kaj distranĉu en tranĉaĵoj de 3 mm da dikeco. Salu kaj elgutigu en kribrileto dum 20 min.
3
Kiam la supo estas kuirita, mikshaketu ĝin kaj malvarmigu la ujon en glacio.
4
Post malvarmigo aldonu jogurton, elfluigitan kukumon, ŝenoprazon kaj pipron.
 
Oni surtabligas tiun pladon tre malvarma.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".