ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 8 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 5 min
40 cl da lakto,
5 cl da likva kremo,
100 g da nigra ĉokolado,
250 g da framboj,
4 ovoblankoj,
140 g da pulvora sukero,
20 g da glazuro,
20 g da pulvora kakao,
1 supkulero da maizamelo.
 
Framba kremaĵo kun ĉokolado
1
Varmigu la lakton kaj la kremon ĝis ekbolo. Verŝu sur la maldike raspitan ĉokoladon. Delikate kirlu.
2
Verŝu en etajn sufleajn muldilojn, aŭ unu grandan gratenaĵan muldilon, 1 cm da dikeco. Surmetu po 5 aŭ 6 framboj en ĉiu muldilo.
3
Firmŝaŭmigu la ovoblankojn, aldonante iom post iom la sukeron ekde tiam, kiam ili ekŝaŭmiĝas. Kiam ili estas firmaj, plenigu per ili la muldilojn ĝisrande.
4
Superŝutu per glazuro kaj kakao. Enfornigu je 220 °C. Lasu dum 1 aŭ 2 min por orbrunigi la meringon. Surtabligu tuj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".