ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 2 personoj
Preparado: 5 min
Kuirado: 10 min
2 fileoj da blanka fiŝo,
1 kubo da spicbuljono,
150 g da amara ĉokolado (minimume 70% da kakao),
2 tekuleroj da cinamo,
1 pinĉaĵo da muelita griza pipro,
1 pinĉaĵo da zingibro,
1 pinĉaĵo da pimento.
 
Fiŝo kun ĉokolada saŭco
1
Boligu 1 l da akvo kun la kubo da spicbuljono. Poŝu en ĝin la fileojn dum 10 min.
2
Dume fandu la ĉokoladon kun duontaso da akvo, la cinamo, la pipro, la zingibro kaj la pimento.
3
Metu ĉiun fileon sur teleron. Verŝu la saŭcon sur la fileojn. Surtabligu tuj.
 
Ju pli da kakao la ĉokolado entenas, des pli spica estas la saŭco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".