ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino 2a

Por 10 personoj
Preparado: 55 min
Ŝveliĝo de la pasto: 1 h
Kuirado: 15 min
300 g da ĉokolada pasto por brioĉo,
150 g da rokforta fromaĝo,
2 bananoj,
1 ovo,
20 cl da densa kremo,
75 g da amara ĉokolado (minimume 60% da kakao),
15 g da pulvora kakao.
 
Ĉokoladaj profiteroloj kun rokforto kaj banano
1
Per la brioĉa pasto faru globetojn de ĉeriza grandeco. Lasu ŝveliĝi dum unu horo proksime de varmofonto.
2
Maldike raspu la ĉokoladon. Boligu la kremon kaj la kakaon kirlante. Deprenu el la fajro. Delikate enmiksu la ĉokoladon. Flankenmetu je ĉambra temperaturo.
3
Ŝmiru la globetojn per kirlita ovo. Kuiru dum 2 aŭ 3 min je 200 °C kaj poste dum 4 aŭ 5 min je 180 °C.
4
Post ties malvarmiĝo detranĉu 1 cm dikan ĉapelon. Premu la internon per fingro por garni ĉiun brioĉeton.
5
Enmetu unu nukseton da ĉokolada kremaĵo, unu nukseton da rokforta fromaĝo kaj tranĉaĵeton da banano.
6
Fermu per la ĉapelo. Revarmigu en milda forno (120 °C) dum 2 aŭ 3 min.
 
La ĉokoladan brioĉpaston oni preparas same kiel ajna brioĉpasto, anstataŭante 10% de la faruno per pulvora kakao.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".