ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 60 min
400 g da fromaĝo de Gouda kun kumino,
4 karotoj,
4 poreoj,
2 napoj,
1 eta blanka brasiko,
2 dikaj terpomoj,
2 tekuleroj da marsalo.
 
Nederlanda bolpoto
1
Kubetigu la fromaĝon.
2
Lavu kaj dispecetigu ĉiujn legomojn krom la terpomoj.
3
Metu la dispecigitajn fromaĝon kaj legomojn en malvarman salitan akvon.
4
Kuiru sur tre malforta fajro dum almenaŭ 50 min.
5
Senŝeligu kaj distranĉu la terpomojn. Kuiru ilin dum 20 min.
 
Per longdaŭra kuirado sur malforta fajro oni evitas la disfandiĝon de la fromaĝo. Por konservi klaran legoman buljonon oni povas kuiri la terpomojn aparte. Laŭguste eblas aldoni aliajn legomojn (i.a. florbrasiko, papriko aŭ fenkolo).
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".