ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 3 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 1 h 15 min
750 g da terpomoj,
30 cl da likva kremo,
10 g da butero,
1 ajlbulbero,
muskato, salo, pipro.
 
Delfenuja grateno
1
Senŝeligu la terpomojn, lavu kaj tranĉu ilin en maldikajn lamenojn (maksimume 3 mm da dikeco). Ne relavu la tranĉitajn terpomojn.
2
Frotu porgratenan pladon per ajlo. Buteru ĝin.
3
Ordonu la terpomojn en la pladon. Kovru per kremo. Raspu muskaton super tion. Salu kaj pipru.
4
Kuiru en forno dum 1 horo kaj kvarono je 160 °C. Fine de la kuirado plifortigu la fajron por brunigi la supron.
 
Oni kontrolas la kuiradon per klingo de tranĉilo; se la terpomoj rezistas, oni daŭrigas la kuiradon. La fandiĝemon de la grateno oni obtenas per la humideco de la kremo. Se oni ne metas sufiĉe; oni riskas obteni sekan gratenon.
 
Oni povas laŭguste aldoni cinamon kiel spicon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".