ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 35 min
Kuirado: 20 min
Fritbuloj 
3 plenmanoj da tritiko,
6 ŝalotoj,
3 ovoj,
marsalo,
1 plenmano da cerefolio,
1 pinĉaĵo da muskato,
3 supkuleroj da olivoleo,
1 glaso da akvo,
kunbrana faruno.
Saŭco 
1 litro da tomata kaĉo,
12 nigraj olivoj,
1 cepo,
3 krudaj kukumetoj,
pipro (aŭ pimento),
dishakigita timiano,
2 citronsukoj.
 
Trikikaj fritbuloj kun spica saŭco
 
Fritbuloj
1
Dike pisti la tritikon. Mergu en la akvon.
2
Haketu la ŝalotojn kaj la cerefolion.
3
Miksu ĉiujn ingrediencojn. Salu.
4
Dispartigu en 8 partojn. Rulumu ĉiun kaj permane platigu.
5
Farunu kaj kuiru en iom oleigita pato.
 
Saŭco
6
Distranĉu la cepon kaj la kukumetojn en maldikajn rondaĵojn. Salu kaj kovru per citronsuko.
7
Boletigu la tomatan kaĉon kun la olivoj kaj aliaj aromaĵoj.
 
Finpreparado
8
Dek minutojn antaŭ ol surtabligi mergu la fritbulojn en tiun saŭcon. Konservu varme en la fornon.
9
Surtabligonte aldonu la cepon kaj la kukumetojn kun la suko. Regule superŝutu la garnaĵon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".