ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 40 min
275 g da kunbrana faruno,
2 ovoj,
20 cl da lakto,
3 supkuleroj da oleo,
1 paketo da bakpulvoro,
2 aŭ 3 supkuleroj da rumo (laŭguste),
5 aŭ 6 pomoj (por kuirado).
 
Sensukera pomkuko
1
Miksu la bakpulvoron en la farunon. Aldonu, laŭorde, la ovojn, oleon, lakton kaj rumon ĝis homogenigo.
2
Kirlu per batilo por aerumi la preparaĵon.
3
Mezdike distranĉu la pomojn. Aldonu la tranĉaĵojn en la preparaĵon. Verŝu en muldilon.
4
Kuiru dum 40 min je 190 °C.
 
Ju pli da pomoj oni enmetas, des pli nature sukera estas la kuko.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".