ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 35 min
Kuirado: 1 h 45 min
450 g da freŝaj ĉampinjonoj,
50 g da celerio,
30 g da petroselo,
50 g da dispecigita cepo,
55 g da fandita butero,
2 kirlitaj ovoj,
70 g da kazeo,
100 g da panraspaĵo,
1 pinĉaĵo da dispecigita bazilio,
1 pinĉaĵo da dishakigita origano,
1 pinĉaĵo da dishakigita rosmareno,
1 pinĉaĵo da dolĉa pimento,
1 tekulero da salo,
pipro laŭvole.
 
Ĉampinjona pasteĉo
1
Dishaketu kune la ĉampinjojn, la petroselon kaj la celerion.
2
Subrostu la cepon en 15 g da butero.
3
En granda pelvo misku la ĉampinjojn kaj cepon. Aldonu la ceteron de la kruda butero kaj ĉiujn aliajn ingrediencojn, ĝis homogeniĝo de la preparaĵo.
4
Buteru kukmuldilon, kovru per buterita sulfatizita papero. La folio estu sufiĉe granda por kovri la tutan muldilon.
5
Verŝu la preparaĵon en la muldilon. Platigu la surfacon kaj kovru per la papero.
6
Kuiru dum unu horo kaj duono en antaŭvarmigita forno je 200 °C. Lasu malvarmiĝi antaŭ ol delikate elmuldigi.
7
Lasu kelkajn horojn en la fridujo antaŭ ol surtabligi.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".