ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 35 min
15 supkuleroj da maiza semolo,
2 cepegoj,
1 supkulero da marsalo,
4 supkuleroj da oleo,
4 supkuleroj da raspita grujero,
1 pinĉaĵo da muskato,
4 bovloj da akvo (aŭ da legoma buljono).
 
Polento kun cepo
1
Ĵetu la maizan semolon en bolantan salitan akvon aŭ buljonon. Senĉese kirlu ĝis tiam, kiam la preparaĵo iom disiĝas el la kaserolo. Lasu malvarmiĝi eksterfajre.
2
Distranĉu la cepojn en maldikajn rondaĵojn, tiom grandajn kiom eblas (pro aspekta beleco). Delikate subrostu ilin en la oleon.
3
En la varmetan polenton aldonu la grujeron kaj la muskaton. Kirlu kaj kompaktigu premante per ligna truleto.
4
Distranĉu tion. Subrostu la tranĉaĵojn en la pato kun la cepoj.
 
Oni rezervas en varmeta forno ĝis surtabligo. Oni povas aldoni petroselon kaj fazeolojn (blankajn kaj verdajn). Alternative oni povas proponi salaton kune.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".