ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 2 personoj
Preparado: 20 min
1 advokado,
1 raspita karoto,
1 kubigita ruĝa beto,
malgranda skatoleto da maizo,
raspita rapo,
citronsuko,
aldonaj krudaĵoj laŭguste aŭ laŭkolore.
 
Advokado kun krudaĵoj
1
Duonigu la advokadon. Formetu la kernon. Parte elŝeligu la advokadon per tekulero. Superŝutu iom da citronsuko.
2
Miksu la elŝeligitan advokadon kun la diversaj krudaĵoj.
3
Remetu la miskaĵon en la advokadajn duonŝelojn.
 
Oni surtabligas kun porsalada saŭco en aparta poteto.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".