ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 55 min
150 g da faruno,
150 g da sukero,
125 g da butero,
120 g da nigra ĉokolado,
50 g da pulvorigitaj migdaloj,
50 g da tranĉigitaj migdaloj,
3 ovoj,
granda konservoskatolo da piroj,
duona paketo da bakpulvoro.
 
Ĉokoladpira kuko
1
Miksu la ovojn, farunon, sukeron, bakpulvoron, fanditan buteron (krom peceton por la muldilo) kaj la pulvorigitajn migdalojn.
2
Dispecetigu la ĉokoladon kaj diskubetigu la pirojn. Aldonu en la preparaĵon.
3
Buteru kukmuldilon kaj dismetu surfunden kaj surflanken la tranĉigitajn migdalojn. Enverŝu la paston.
4
Kuiru dum 10 min je 210 °C kaj poste dum 45 min je 180 °C.
 
Oni surtabligas la kukon varmeta. Per tiu recepto oni plezurigas ĉiujn ĉokolademulojn.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".