ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 20 min
1 ruĝa papriko,
1 verda papriko,
1 mango (aŭ papajo),
1 firma banano,
2 cepoj,
inter 300 kaj 400 g da rizo.
 
Kreola rizoto
1
Subrostu la lamenigitajn cepojn, la kubigitajn paprikojn kaj la pecigitan mangon (aŭ papajo) ĝis karameliĝo (atendu ĝis orbruna koloriĝo). Salu kaj pipru.
2
Dum tiu tempo kuiru la rizon firma en multe da akvo (sen aromaĵoj). Distranĉu la bananon en rondaĵojn.
3
Kiam la rizo estas kuirita, aldonu ĝin en la preparaĵon.
4
Aldonu la bananajn rondaĵojn. Lasu la bananojn moliĝi dum 5 min antaŭ ol surtabligi.
 
Oni povas meti unu plian bananon por pli dolĉa manĝaĵo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".