ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 30 min
150 g da bruna sukero,
125 g da butero,
160 g da nigra ĉokolado,
4 supkuleroj da faruno,
4 ovoj,
kelkaj juglandoj.
 
Ĉokoladaj kuketoj
1
Fandu la ĉokoladon kaj la buteron. Ekster la fajro enmiksu la sukeron kaj la ovojn, unu post la alia batkirlante inter ĉiu.
2
Aldonu la farunon kaj ankoraŭ batu.
3
Enmiksu la juglandojn.
4
Verŝu en rektangulan muldilon. Kuiru dum 30 min je 215 °C.
5
Post elmudigo, tranĉu en kvadratajn pecetojn.
 
Oni devas atenti pri la enmiksado de la ovoj ĉar tiel kreiĝas la moleca firmeco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".