ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 2 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 60 min
500 g da cepoj,
butero (aŭ oleo),
1 supkulero da faruno,
2 kuboj da spicbuljono,
1 litro da akvo,
100 g da raspita fromaĝo,
pano (eventuale malfreŝa),
pipro, muskato.
 
Gratenita ceposupo
1
Senŝeligu, distranĉu kaj subrostu la cepojn en la buteron ĝis hela bruniĝo (15 min).
2
Aldonu farunon al la orbrunaj cepoj. Kuiru dum 3 min kirlante.
3
Iom post iom aldonu la buljonon (akvo k kuboj) kirlante per ligna kulero.
4
Pipru kaj muskatu. Kuiru dum 20-30 min.
5
Verŝu la supon en enfornigeblan pladon. Surmetu la disrompitan panon. Superŝutu raspitan fromaĝon.
6
Enfornigu je 240 °C kaj lasu grateniĝi dum 10 min.
 
Oni povas aĉeti jam preparitan cepaĵon por ŝpari al si larmojn.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".