ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vegetara Semajnfino

Por 1 persono
Preparado: 10 min
2 endivioj (aŭ unu laktuka kerno),
1 acida pomo,
10 etaj kuiritaj bruselaj brasikoj aŭ kelkaj folioj da kruda blanka brasiko,
6 migdaloj,
6 aveloj,
1 branĉeto da petroselo,
1 supkulero da olivoleo,
1 tekulero da nutra gisto,
1 pinĉaĵo da marsalo,
suko de unu citrono.
 
Porsciura detranĉaĵetaro
1
Dike pisti en pelvo la migdalojn kaj avelojn. Batkirlu kun oleo, citronsuko, salo, dispecigita petroselo kaj gisto.
2
Tranĉu la endiviojn en rondaĵojn (aŭ la laktukan kernon en pecetojn). Se estas kruda brasiko, distranĉu ĝin en lamenojn.
3
Senŝeligu la pomon, tranĉu ĝin en rondaĵojn.
4
Surtabligonte miksu la tuton.
 
Oni povas servi tion kiel ĉefan pladon, kun kunbrana pano, al sesjara infano. Oni proponas fruktosukon kiel akompanantan trinkaĵon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".